Text: | ĜOJIGA LUMO |
Author: | J. Keble |
Translator: | A. L. Curry |
Ĝojiga Lumo Vi, el pura glor'
De la ĉiela Patro—Eternul',
Vi Jezuo Krist' sanktega la Sinjor' !
Nun venas horo de la sunripoz',
Vesperaj lumoj ĉirkaŭ ni,
Al Patro, Filo kaj Spirit' leviĝas melodi'.
Ĉiam de laŭdo Vi Indul',
Per langoj sen makul',
Filo de Di', de la viv' Aŭtor',
Tial en tuta mond' laŭdiĝas via glor'. Amen.
Text Information | |
---|---|
First Line: | Ĝojiga Lumo Vi, el pura glor' |
Title: | ĜOJIGA LUMO |
Author: | J. Keble |
Translator: | A. L. Curry |
Language: | Esperanto |
Publication Date: | 1923 |
Source: | "Himnoj, A. kaj M.", 18 |
Notes: | Source is Hymns Ancient & Modern #18. Tune is SEBASTE. |