Text: | En betleĥema gastejo |
Author: | Anonima |
Tune: | EN BETLEĤEMA GASTEJO |
Composer: | Anonima |
1. En betleĥema gastejo por Vi ekmankis la loko,
kaj Vi naskiĝis, Jesuo, en frida stal', en la trogo.
Por Vi ekmankis la loko, sur teron kiam Vi venis,
Adaman damnon nuligi, al ni redoni ĉielon,
2, kaj tio, kvankam Vi venis ĉielan fajron bruligi,
per Via nobla sufero de mond' pereon haltigi,
kaj kvankam esti Vi volis por ni de l' vivo la pano,
kaj nin por ĉiam regali per paco, ĝojo kaj amo.
3. Dum vulpo kavon posedas kaj birdo sian nesteton,
por Vi ekmankis gastejo, Vi devis serĉi trogeton.
Kaj kial inter la homoj militoj estas kaj krimoj?
Ĉar por Vi mankas la loko en multaj homaj animoj.
Text Information | |
---|---|
First Line: | En betleĥema gastejo por Vi ekmankis la loko |
Title: | En betleĥema gastejo |
Author: | Anonima |
Language: | Esperanto |
Scripture: | |
Topic: | Christmas |
Source: | Ad 243; first appeared in Ni vivu laŭeble plej bele #113; alt. in Adoru, 2001 |
Tune Information | |
---|---|
Name: | EN BETLEĤEMA GASTEJO |
Composer: | Anonima |
Media | |
---|---|
MIDI file: | En betleĥema gastejo |