125. En Kristnaska vespero, el alta ĉiel' (“La Unua Noel' ”)

1. En Krist|naska vespero, el alta ĉiel'
Al | kelkaj paŝtistoj parolis anĝel'.
Ili | gardis la ŝafojn, kuŝante sur ter'
En la | frosto kaj neĝo de vintra veter'.

(Refreno)
Noel', Noel', Noel', Noel'!
Reĝo naskiĝis al Izrael'.

2. Ili | supren rigardis pro vido de stel'
Ori|ente brilanta kun helo kaj bel'.
Lu|mante mirige al tero kaj lag',
Ĝi iris senhalte dum nokto kaj tag'. (Refreno...)

3. Gvi|date de l' stelo, nun el malproksim'
Al|venis tri Magoj, sen dubo aŭ tim'.
Ili | serĉis por Reĝo, kaj sekvis kun ĝoj'
Kien | ajn per la stelo montriĝis la voj'. (Refreno...)

4. Al la | Nordokcidento iradis la stel'
Kaj | ĉe Betlehemo vidiĝis la cel';
Ĉar | tie ĝi haltis, kaj iris ne plu,
Super | stalo en kiu kuŝadis Jesu'. (Refreno...)

5. En|iris la lokon saĝuloj la tri,
Surge|nue adoris la Filon de Di';
Kaj | faris donacojn al la eta infan'
De | oro kaj mirho kaj oliban'. (Refreno...)

6. Do | kantu ni kune kun ĝojo en kor',
Por | laŭdi al nia ĉiela Sinjor':
La | granda Kreinto de tero kaj mar',
Kiu | venis por savo de l' tuta homar'. (Refreno...)

Text Information
First Line: En Kristnaska vespero, el alta ĉiel'
Title: En Kristnaska vespero, el alta ĉiel' (“La Unua Noel' ”)
English Title: The First Nowell
Translator: Montagu Christie Butler
Refrain First Line: Noel', Noel', Noel', Noel'!
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Christmas
Source: Traditional English Carol.Himnaro Esperanta #42
Tune Information
Name: THE FIRST NOWELL
Composer: Anonima
Source: Traditional English carol



Media
MIDI file: The First Nowell
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us