Text: | En la vintromezo |
Author: | Christina Rossetti |
Translator: | Leonard Ivor Gentle |
Tune: | CRANHAM |
Composer: | Gustav Theodore Holst |
1. En la vintromezo
Muĝis frosta vent',
Ter' al fer' ŝanĝiĝis,
Akvo al arĝent';
Neĝo ĉion kovris,
Blankis la kampar',
En la vintromezo
De pasinta jar'.
2. Tutan universon
Kreis Dia man';
Tamen li alprenis
Formon de infan'.
Kuŝis en staltrogo
Ĉe naskiĝa hor'
Dio Ĉiopova,
Kristo, la Sinjor'.
3. Dum anĝeloj sanktaj
Laŭdis super ter',
Kantoj de serafoj
Ŝvebis en aer';
Sube la Patrino,
En animtrankvil',
Donis aman kison
Al la kara fil'.
4. Kion mi donacu,
Kvankam malriĉul'?
Se mi havus gregon,
Ŝafidon sen makul';
Riĉon mi ne havas,
Mankas al mi or'.
Donos mi la eblon —
Amon de la kor'.
Text Information | |
---|---|
First Line: | En la vintromezo Muĝis frosta vent' |
Title: | En la vintromezo |
English Title: | In the Bleak Midwinter |
Author: | Christina Rossetti (1872?) |
Translator: | Leonard Ivor Gentle |
Language: | Esperanto |
Topic: | Christmas |
Source: | HE 33 = EH 23 |
Tune Information | |
---|---|
Name: | CRANHAM |
Composer: | Gustav Theodore Holst (1906) |