142. Firme kredas mi kaj vere

1. Firme kredas mi kaj vere
Dio estas Triunuo.
Kaj la Filo, eĉ surtere,
Enkarniĝis en Jesuo.

2. Fidas mi kun plenespero
Al la kruca sav-deklaro,
Mortu per la Di-mistero
Ĉiu peka penso, faro.

3. Venas lumo, vivo, forto
Nur per graco de l' Sinjoro.
Ĉiopova, Sankta Vorto,
Lin mi amas kun fervoro.

4. Ankaŭ, Sanktan Eklezion
Mi respektas, pro Jesuo.
Ŝi instruos, ĝis en Cion
Li mem estos mia ĝuo.

5. Ho adoru, terloĝanto,
Kun anĝeloj ĉe l' zenito
Nun al Dio, la Kreanto,
Patro, Filo, kaj Spirito.

Text Information
First Line: Firme kredas mi kaj vere
Title: Firme kredas mi kaj vere
English Title: Firmly I believe and truly
Author: John Henry (Kardinalo) Newman
Translator: Leonard Ivor Gentle
Language: Esperanto
Topic: Confession of Faith; Baptismal Confession
Source: EH 96



Media
MIDI file: Stafford
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us