Text:Glora mateno
Author:W. Hermann
Translator:Adolf Burkhardt
Tune:BUNESSAN
Composer:Anonima

147. Glora mateno

1. Glora mateno, brilo de l' kreo,
lum' el obskuro, nova naskiĝ'!
Dankon por suno kaj por la vivo,
dankon por spiro kaj por la tag'.

2. Pluvo tenera, akvo de vivo,
trafas la teron: Floras ĝarden'.
Dankon por nuboj kaj por la tero,
dankon por larmoj kaj por la vent'.

3. Suno radia, amo abunda,
nove Vi donas en ĉiu tag'!
Dankon por varmo kaj por la tero,
dankon por ridoj kaj por la lum'.

Text Information
First Line: Glora mateno, brilo de l' kreo
Title: Glora mateno
German Title: Herrlicher Morgen
Author: W. Hermann
Translator: Adolf Burkhardt (1995)
Language: Esperanto
Topic: Morning
Source: EDL2 18 (= Ad 126)
Tune Information
Name: BUNESSAN
Composer: Anonima
Source: Ancient Gaelic melody (Bun Easain)



Media
MIDI file: Bunessan
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us