155. Ĝardenen mi venas en sol'

1. Ĝardenen mi venas en sol',
dum la rozoj rose plu glimas,
kaj al mi por ben' sonas flustre: "Jen
la Dia Fil' proksimas..."
Kaj promenas ni, kaj min benas li,
kaj min nomas sia en ver' —
kaj la ĝoj' komuna dum tempo kuna
superas al ajna ceter'.

2. Parolas li; jen, lia ton'
tiom dolĉas, birdoj silentas!
Kaj la melodi', kiun donis li —
en koro mi ĝin sentas,
Kaj promenas ni, kaj min benas li,
kaj min nomas sia en ver'--
kaj la ĝoj' komuna dum tempo kuna
superas al ajna ceter'.

3. Volonte mi restus kun li
en ĝardeno ĝis la vespero,
sed min vokas for lia voĉo por
lin servi sur la tero...
Kaj promenas ni, kaj min benas li,
kaj min nomas sia en ver'--
kaj la ĝoj' komuna dum tempo kuna
superas al ajna ceter'.

Text Information
First Line: Ĝardenen mi venas en sol'
Title: Ĝardenen mi venas en sol'
English Title: I come to the garden alone ("In the Garden")
Author: C. Austin Miles, ca. 1913
Translator: Ros' Haruo (1999)
Refrain First Line: Kaj promenas ni, kaj min benas li
Language: Esperanto
Topic: Resurrection; Raising again
Tune Information
Name: GARDEN
Composer: C. Austin Miles, ca. 1913
Adapter: RH (1999)



Media
MIDI file: Garden
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us