157. Ĝoje, ĝoje ni vin gloras

1. Ĝoje, ĝoje ni vin gloras, granda Di', reganta Am':
Koroj antaŭ vi ekfloras, kvazaŭ sub la suna flam'!
Ekforfandu tristajn nubojn, pek-obskuron pelu for!
Scio anstataŭu dubojn : iluminu nin, Sinjor'!

2. Viaj verkoj vin ĉirkaŭas ĝoje : tero kaj ĉiel'
Vin spegulas, ade laŭdas ĉiu stelo kaj anĝel'.
Kampo, bosko, valo, monto, flora bedo, ŝaŭma ond',
Ĉanta birdo, akva fonto — kun ni laŭdas tuta mond'.

3. Ĉiam donas kaj pardonas, benas kaj benatas vi.
Ĝoj-naskanto, ni vin konas, fonto de l' viv-harmoni'.
Patras Dio, fratas Kristo : ĉies amon estras Di'.
Nin amigu, Instruisto! Levu nin al ĝoj' ĉe vi!

4. Kantu, homoj, dum laŭdegas la stelaro de l' maten':
Patra amo ĉion regas, homojn ligas am-katen'.
Kantadante marŝu kune; ni la venkon gajnis jam!
Ĝojmuziko gvidas sunen, himno de triumfa Am'!

Text Information
First Line: Ĝoje, ĝoje ni vin gloras
Title: Ĝoje, ĝoje ni vin gloras
English Title: Joyful, joyful, we adore thee
Author: Henry van Dyke (1907)
Translator: Ros' Haruo, ĉ. 1997
Language: Esperanto
Topic: Joyous praise
Source: HK (= Ad 466)
Tune Information
Name: HYMN TO JOY
Composer: Ludwig van Beethoven (1824)
Arranger: Edward Hodges (1864)
Source: 9 a Simfonio de Betoveno



Media
MIDI file: Hymn to Joy
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us