158. Ĝojkriu Tero! Via ton'

1. Ĝojkriu, Tero! Via ton'

Eksonu al la Dia tron'.

Kun ĝojo ĉiu servu Lin;
El polvo Li ja kreis nin!

2. Ĉar l' Eternulo estas Di',

Ni apartenas nur al Li,

Ŝafaro Lia kaj popol',
Li paŝtos nin laŭ Sia vol'.

3. En Liaj kortoj ĉiu hom'

La gloron de la Dia nom'

Prikantu, kaj kun dank' sen fin'
En tiuj haloj laŭdu Lin.

4. Ĉar bona estas la Sinjor',

Eterna Lia korfavor'.

Fidelas Li de jar' al jar',
Kaj de idaro al idar'.

Text Information
First Line: Ĝojkriu Tero! Via ton' eksonu
Title: Ĝojkriu Tero! Via ton'
Author: Théodore de Bèze
Translator: Hendrik Arie de Hoog
Language: Esperanto
Scripture: ;
Source: AK 94
Tune Information
Name: OLD 100TH
Composer (attributed to): Loys Bourgeois
Source: From the Genevan Psalter, 1551



Media
MIDI file: Old 100th
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us