173. Ho Dio, tra jarmiloj Vi fidele helpis nin

1. Ho Dio, tra jarmiloj Vi
Fidele helpis nin;

Do, prave kun espero ni
Persistos ĝis kulmin'.

2. Se ŝtormoj venos kun minac',
Ŝirmilo estos Vi;

Sufiĉaj Via brak' kaj grac';
Timigos nin neni'.

3. Jam antaŭ ol aperis ter',
Ĉielo, aŭ la mar',

Ekzistis Vi en la mister'
De l' Dia potencar'.

4. Ĉe Vi eonoj pasas for
Simile al vesper';

Aŭ al la lasta nokta hor'
Je l' brila sun-aper'.

5. Simile al rivera flu'
La tagoj glitas for,

Kaj restas en memor' ne plu,
Kiel sonĝo je l' aŭror'.

6. Ho Dio, tra jarmiloj Vi
fidele helpis nin.

Tra ĉia sort' nin gardu, Di',
Ĝis glora la destin'.

Text Information
First Line: Ho Dio, tra jarmiloj Vi fidele helpis nin
Title: Ho Dio, tra jarmiloj Vi fidele helpis nin
English Title: Our God, our help in ages past
Author: Isaac Watts (1714)
Translator: William John Downes
Language: Esperanto
Topic: Ever-Faithfulness of God
Source: AK 165 (= Ad 494)
Tune Information
Name: ST. ANNE
Composer (attributed to): William Croft (1708)



Media
MIDI file: St. Anne
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us