184. Ho paŝtistoj ĉi

1. Ho paŝtistoj ĉi, kion vidis vi?
     Ni ekvidis infaneton,
     Jesu-Kriston, Di-Fileton,
Jen naskiĝis Li. Jen naskiĝis Li.

2. Ĉu palacon Li havis ĉirkaŭ Si?
     Estis stalo tre malriĉa
     kaj por bovoj nur sufiĉa.
Jen palac' de Di'. Jen palac' de Di'.

3. Kaj en kia lit' kuŝis Sinjorid'?
     Trog' per fojno plenigita
     kaj kap-tuko dismetita
estis Lia lit', estis Lia lit'.

4. Kiajn donojn vi portis por Mesi'?
     Ni dankeman donis koron,
     por ĝojigi Di-Sinjoron
dum la vivo-pen', dum la vivo-pen'.

Text Information
First Line: Ho paŝtistoj ĉi, kion vidis vi?
Title: Ho paŝtistoj ĉi
Polish Title: Pasterze mili, cośćie widzieli
Translator: Esperantiginto nekonata
Language: Esperanto
Topic: Christmas
Source: Ad 231; traditional Polish carol, 18th c.; in Ni vivu laŭeble plej bele, 1985 ("Paŝtistoj karaj"); revised in Adoru, 2001
Tune Information
Name: PASTERZE MILI
Composer: P. Studziński, 16th c.



Media
MIDI file: Pasterze mili

Suggestions or corrections? Contact us