192. Ho! triumfa Pask-tagiĝo

1. Ho! triumfa Pask-tagiĝo, Ha--le-lu-ja!
Pro Jesua releviĝo! Ha--le-lu-ja!
Li suferis krucon, morton, Ha--le-lu-ja!
Elaĉetis nian sorton. Ha--le-lu-ja!

2. Kantu ni en laŭda ĥoro, Ha--le-lu-ja!
Al Jesuo, reĝ' de gloro, Ha--le-lu-ja!
Ĉar per kruc' kaj tombo liaj, Ha--le-lu-ja!
Pardoniĝis pekoj niaj. Ha--le-lu-ja!

3. Nun per suferado lia, Ha--le-lu-ja!
Aĉetiĝis savo nia; Ha--le-lu-ja!
Kaj li reĝas en ĉieloj, Ha--le-lu-ja!
Kie kantas la anĝeloj. Ha--le-lu-ja!"

Text Information
First Line: Ho! triumfa Pask-tagiĝo
Title: Ho! triumfa Pask-tagiĝo
Latin (via English?) Title: Surrexit Christus hodie (Jesus Christ is risen today)
Translator: Clarence Bicknell
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Easter; Resurrection
Source: HE
Tune Information
Name: EASTER HYMN
Source: (First appeared in Lyra Davidica, 1708)



Media
MIDI file: Easter Hymn
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us