193. Ho tuta kreitaro Dia

1. Ho tuta kreitaro Dia,
Ĝoj-kantu nun por laŭdo lia!
Aleluja! Aleluja!
Aliĝu vi, helbrila Suno;
Kaj vi, arĝenta, dolĉa Luno!
Ho, laŭdu! Ho, laŭdu!
Aleluja! Aleluja! Aleluja!

2. Fortegaj Ventoj de ĉielo;
Nubara mil-kolora belo;
Aleluja! Aleluja!
Orlumo de Matena horo;
Vespera kaj Stelara gloro:
Ho, laŭdu! Ho, laŭdu!
Aleluja! Aleluja! Aleluja!

3. Akvaro sur la tuta tero,
Muzikon faru en libero;
Aleluja! Aleluja!
Kaj Fajro, ĉion konsumanta,
Lumadon, varmon, provizante;
Ho, laŭdu! Ho, laŭdu!
Aleluja! Aleluja! Aleluja!

4. Patrino Tero, kies manoj
Al ni benadas, terinfanoj;
Aleluja! Aleluja!
Vi Floroj, Fruktoj de l' kamparo;
Al Dio gloru per kantaro. Ho, laŭdu! Ho, laŭdu!
Aleluja! Aleluja! Aleluja!

5. Kaj Homoj, kun dankema koro,
Laŭdadu lin en ĉiu horo!
Aleluja! Aleluja!
Eĉ en aflikto kaj sufero,
Ho, fidu Dion kun espero. Ho, laŭdu! Ho, laŭdu!
Aleluja! Aleluja! Aleluja!

6. Afabla Morto, fine venu,
Nin per amika mano prenu;
Aleluja! Aleluja!
Konduku nin en hejman ĝojon:
Mem Kristo paŝis vian vojon! Ho, laŭdu! Ho, laŭdu!
Aleluja! Aleluja! Aleluja!

7. Kunkantu ĉio, jubilante,
Kreinton sian adorante,
Aleluja! Aleluja!
Al Dio: Patro, Fil', Spirito —
La Triunu' — sen intermito. Ho, laŭdu! Ho, laŭdu!
Aleluja! Aleluja! Aleluja!

Text Information
First Line: Ho tuta kreitaro Dia
Title: Ho tuta kreitaro Dia
English Title: All creatures of our God and King
Author: William Henry Draper (1926 (pub.))
Translator: Montagu Christie Butler
Language: Esperanto
Topic: Praise to God
Source: HE 13
Tune Information
Name: LASST UNS ERFREUEN
Source: from Geistliche Kirchengesäng, Köln, 1623



Media
MIDI file: Lasst uns erfreuen
MIDI file: Lasst uns erfreuen
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us