Text:Honor' kaj laŭd' al nia Di'
Author:Johan Jakob Schütz, 17th c.
Translator, v. 4:Albrecht Kronenberger
Translator, v. 5:Adolf Burkhardt
Translator, vv. 1-3, 6-7, AK 19:William John Downes
Translator, vv. 1-3, 6-7, EKE 18:Richard Hoppe
Tune:SEI LOB UND EHR
Composer:Johann Crüger

210. Honor' kaj laŭd' al nia Di'

1. Honor' kaj laŭd' al nia Di',
ĉar patre kun potenco
miraklojn ĉiam faris Li
laŭ Sia providenco.
Profunde Li konsolas nin,
ke al mizero venu fin'.
Al nia Di' honoro.

2. La anĝelaro dankas Vin,
ho Estro de l' ĉieloj.
Sur tero kaj en mara sin',
kaj fore inter steloj,
laŭdegas ĉio Vin, kaj en
konsento kantas ni, "Amen':
Al nia Di' honoro!"

3. La tutan kreon tenas Li
konstante en la mano,
kun malavara simpati'
al ĉiu Di-regnano
prizorgas ĉion kun favor'
de frua ĝis nokt-meza hor'.
Al nia Di' honoro!

4. Mi el mizer' alvokis Lin.
Li aŭdis mian krion.
De l' morto Li forŝiris min,
redonis energion.
Mi dankas do al mia Di'.
Kun mi konfesu ĉiuj vi:
Al nia Di' honoro!

5. La Eternulo ligis Sin
al Sia Di-popolo.
Li restas ties viv-destin',
espero kaj konsolo.
La Siajn kun patrina man'
kondukas Li laŭ Sia am'.
Al nia Di' honoro!

6. Kredantoj al la Dia Fil',
mortinta por la mondo,
Lin danku pro anim-trankvil' —
de l' vero Li la Fonto!
La falsajn diojn moku vi,
la Eternulo estas Di'.
Al nia Di' honoro!

7. Ho, venu al la Dia dom'
kun ĝojo-plena koro!
Ĝoj-kantu ni al Lia nom'
en jubilanta ĥoro:
"Glorinda estas nia Di',
mirinde faris Li por ni!"
Al nia Di' honoro!

Text Information
First Line: Honor' kaj laŭd' al nia Di'
Title: Honor' kaj laŭd' al nia Di'
German Title: Sei Lob und Ehr dem höchsten Gut
Translator, vv. 1-3, 6-7, EKE 18: Richard Hoppe
Author: Johan Jakob Schütz, 17th c.
Translator, vv. 1-3, 6-7, AK 19: William John Downes
Translator, v. 4: Albrecht Kronenberger (1994)
Translator, v. 5: Adolf Burkhardt (2001)
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Praise to God
Source: AK19
Tune Information
Name: SEI LOB UND EHR
Composer: Johann Crüger



Media
MIDI file: Sei Lob und Ehr
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us