45. Aŭdu : Sonas pastoralo

1. Aŭdu : Sonas pastoralo,
ŝalmo, fluto kaj cimbalo
de l' paŝtistoj. Ĉar en stalo
Di' homiĝis, laŭdu Lin.

2. Vidu : Magojn el malhelo
logas orienta stelo.
Betleĥem' ilia celo :
jen reĝido, benu Lin.

3. Kun la grandaj ni honoras,
kun la etaj ni adoras
Kriston. Lin ni ĝoje gloras.
Kun anĝeloj kantas ni.

4. Ĉar Li saltis de la trono,
iĝis ĉies diakono :
de l' piulo, de l' latrono.
Di' por ni, do ni al Li!

Text Information
First Line: Aŭdu : Sonas pastoralo
Title: Aŭdu : Sonas pastoralo
Latin Title: Quem pastores laudavere
Translator: Albrecht Kronenberger (1992)
Author: Anonima
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Kristnasko
Source: ADORU #250
Tune Information
Name: QUEM PASTORES LAUDAVERE
Arranger, 1621 version: Michael Pretorius (1621)
Source: Anonima melodio el 14a jarcento



Media
MIDI file: Quem pastores laudavere 1410
MIDI file: Quem pastores laudavere 1621
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us