64. Ĉe la kruco tenu min

1. Ĉe la kruco tenu min, ho Jesuo! Via
Sango sava fontas el monto Kalvaria.
En la kruc', en la kruc' restu mia gloro
Ĝis ripozon trovos mi sur la transa bordo.

2. Ĉe la kruco tremis mi. Tiam la amego
Maten-stela kovris min per kompata tego.
En la kruc', en la kruc' restu mia gloro
Ĝis ripozon trovos mi sur la transa bordo.

3. Ĉe la kruco! Ho Ŝafid', helpu ke ĝi estu
Mia ĉiutaga gvid'! Super mi ĝi restu!
En la kruc', en la kruc' restu mia gloro
Ĝis ripozon trovos mi sur la transa bordo.

4. Ĉe la kruco restos mi, fidos kun espero,
Ĝis la fina alhejmiĝ' transe de l' rivero.
En la kruc', en la kruc' restu mia gloro
Ĝis ripozon trovos mi sur la transa bordo.

Text Information
First Line: Ĉe la kruco tenu min
Title: Ĉe la kruco tenu min
English Title: Jesus, keep me near the cross
Author: Fanny J. Crosby (1869)
Translator: Ros' Haruo (1997)
Refrain First Line: En la kruc', en la kruc' restu mia gloro
Language: Esperanto
Topic: The Cross
Tune Information
Name: NEAR THE CROSS
Composer: William H. Doane (1869)



Media
MIDI file: Near the Cross
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us