67. Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj

1. Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj,
Ho venu, ho venu al Betleĥem'.
Vidu naskitan reĝon de l' anĝeloj.
Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.

2. Li, Dio el Dio, Lumo el la Lumo,
Kaj tamen naskita el virgulin'.
Jen Dio vera, Die generita!
Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.

3. Vi, aroj anĝelaj, ĥoroj de l' sanktuloj,
Jubile ekkantu, laŭdante Lin:
"Gloro al Dio en supera alto!"
Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.

4. Do ame ni danku al la Dia bebo,
Pro kies naskiĝo solenas ni.
Vorto eterna nun fariĝis karno.
Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.

Text Information
First Line: Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj
Title: Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj
Editor: Kloster Kirchberg
Refrain First Line: Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru
Tune Information
Name: ADESTE FIDELES



Media
MIDI file: Adeste Fideles
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us