79. Ĉu antaŭ longe paŝis Li

1. Ĉu antaŭ longe paŝis Li en mezo de la amikar' —
La Diŝafido — tie ĉi sur Anglaj montoj kaj kampar'?
Ĉu nigrajn montojn ĉirkaŭ ni briligis Divizaĝa lum'?
Ĉu Jerusalem estis vi, infera fabrikeja fum'?

2. Alportu sagojn de dezir', kaj arkon el flamanta or',
Kun fajra ĉaro de aspir' kaj mia lanc' — Ho nuboj, for!
Laboros mi sen tim' aŭ trem' kun glavo preta por komand',
Ĝis staros Nov-Jerusalem' en Angla bela verda land'.

Text Information
First Line: Ĉu antaŭ longe paŝis Li
Title: Ĉu antaŭ longe paŝis Li
English Title: And did those feet in ancient time
Author: William Blake
Language: Esperanto
Scripture: ;
Topic: New Jerusalem; Nation (Britain)
Source: Himnaro Esperanta #208
Tune Information
Name: JERUSALEM
Composer: Charles Hubert Hastings Parry



Media
MIDI file: Jerusalem (Parry) 1
MIDI file: Jerusalem (Parry) 2
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us