94. Dio majesta! kiu ordonas

1. Dio majesta! kiu ordonas
Ventojn kaj fulmojn, reĝanta en glor';
Vi el ĉielo la mondon disponas:
Donu la pacon al ni, ho Sinjor'.

2. Dio potenca! juste kolera,
Montru kompaton pri nia dolor'.
Nin ne forlasu en horo danĝera:
Donu la pacon al ni, ho Sinjor'.

3. Dio kompata! Ni honte konfesas:
De via vojo vagadis ni for;
Sed vi pardonon post pento promesas:
Donu pardonon al ni, ho Sinjor'.

4. Dio plensaĝa! La mondon ni vidos
Ĝoja, libera, pro via favor';
Tra la mallumo la regno rapidos —
En via tempo ĝi venos, Sinjor'.

5. Nin do timigas nenia danĝero;
Vin ni laŭdados kun fido en kor';
Ĉie regados la paco sur tero:
Ĉiu nacio vin laŭdos, Sinjor'.

Text Information
First Line: Dio majesta! kiu ordonas
Title: Dio majesta! kiu ordonas
English Title: God the omnipotent!
Author (vv. 1, 3, 5?): Henry Fothergill Chorley (1842)
Author (vv. 2, 4, 5?): John Ellerton (1870)
Translator: Florence Harriet Hanbury
Language: Esperanto
Topic: Prince of Peace
Source: HE 206 = AK 27
Tune Information
Name: RUSSIA
Composer: Aleksis Fedoroviĉ Lvov (1833)



Media
MIDI file: Russia
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us