Text: | Dio majesta! kiu ordonas |
Author (vv. 1, 3, 5?): | Henry Fothergill Chorley |
Author (vv. 2, 4, 5?): | John Ellerton |
Translator: | Florence Harriet Hanbury |
Tune: | RUSSIA |
Composer: | Aleksis Fedoroviĉ Lvov |
1. Dio majesta! kiu ordonas
Ventojn kaj fulmojn, reĝanta en glor';
Vi el ĉielo la mondon disponas:
Donu la pacon al ni, ho Sinjor'.
2. Dio potenca! juste kolera,
Montru kompaton pri nia dolor'.
Nin ne forlasu en horo danĝera:
Donu la pacon al ni, ho Sinjor'.
3. Dio kompata! Ni honte konfesas:
De via vojo vagadis ni for;
Sed vi pardonon post pento promesas:
Donu pardonon al ni, ho Sinjor'.
4. Dio plensaĝa! La mondon ni vidos
Ĝoja, libera, pro via favor';
Tra la mallumo la regno rapidos —
En via tempo ĝi venos, Sinjor'.
5. Nin do timigas nenia danĝero;
Vin ni laŭdados kun fido en kor';
Ĉie regados la paco sur tero:
Ĉiu nacio vin laŭdos, Sinjor'.
Text Information | |
---|---|
First Line: | Dio majesta! kiu ordonas |
Title: | Dio majesta! kiu ordonas |
English Title: | God the omnipotent! |
Author (vv. 1, 3, 5?): | Henry Fothergill Chorley (1842) |
Author (vv. 2, 4, 5?): | John Ellerton (1870) |
Translator: | Florence Harriet Hanbury |
Language: | Esperanto |
Topic: | Prince of Peace |
Source: | HE 206 = AK 27 |
Tune Information | |
---|---|
Name: | RUSSIA |
Composer: | Aleksis Fedoroviĉ Lvov (1833) |