37. Antaŭtempul', tronanta en majesto

1. Antaŭtempul', tronanta en majesto,
Vin gloros ĉiu voĉo kaj genu'.
Tra l' historio fluas la atesto
Pri via amo, beno kaj instru'.

2. Vi, sankta Patro, gvidis la infanojn
Dum la epokoj per la nub' kaj flam',
Vivajn tra maro kaj dezert'. Hosanojn
Danke ni levas en solena am'.

3. Sankta Jesuo, ho Savant', Ŝaloma
Princo, al vi ni ŝuldas pro la pac'.
Vi al sovaĝa miskonduto homa
Trudas trankvilon per pentiga grac'.

4. Sankta Spirito, Kiu ja en vero
Kreas la vivon per potenca spir',
El Vi al ni fluadis en rivero
Riĉo, prospero, sano kaj inspir'.

5. Di' Triunua, voĉe ni, kaj kore,
Laŭdas la benojn jam kronantajn nin.
Preĝe ni petas, benu plu favore,
Amu, kaj estru ĉiam kaj sen fin'!

Text Information
First Line: Antaŭtempul', tronanta en majesto
Title: Antaŭtempul', tronanta en majesto
English Title: Ancient of Days, who sittest throned in glory
Author: William Croswell Doane (1892)
Translator: Ros' Haruo (2001)
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Trustworthiness of God; Trinity
Tune Information
Name: ALBANY
Composer: J. Albert Jeffrey (1886)



Media
MIDI file: Albany
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us