65. Ĉe la river' de Babilono

1. Ĉe la river' de Babilono
Ni sidis kaj amare ploris,
Kiam ni tie pri Ciono
Kun afliktita kor' memoris.

2. Sur la branĉaron de salikoj
La harpojn tie ni pendigis,
Ĉar la kaptintoj-malamikoj
Por kantsonoro nin instigis.

3. Ni kantu gaje — tion volis
De ni la krudaj turmentantoj.
„ Nu, kantu do — ili parolis —
Por ni el la Cionaj kantoj! ”

4. Silentis branĉe harpo penda,
Silentis gorĝe kantsonoro.
Kiel ja en la lando fremda
Ni kantus kantojn de l' Sinjoro?

5. Ho, se pri vi, Jerusalemo,
Forgesus mi en la lontano,
Min, pro la peka forgesemo,
Forgesu mia dekstra mano!

6. Gluiĝu lango al gingivo,
Se iam pri vi mi forgesos,
Kaj se vin fonto de la vivo
Kaj ĝojo mi rigardi ĉesos!

7. Sinjor', memoru pri l' misago
De Edom! Kriis ties gento
En la Jerusalema tago:
„ Detruu ĝin ĝis fundamento! ”

8. Kaj vi, filin' de Babilono
Kiun pereo nepra plagos,
Benata, kiu pro l' malbono
Al ni pagata, al vi pagos!

9. Benata estu, kiu metos
Sur vin revenĝe siajn manojn,
Kaj kaptos kaj frakase ĵetos
Al roko viajn suĉinfanojn!

Text Information
First Line: Ĉe la river' de Babilono
Author: Kolomano Kalocsay
Language: Esperanto
Scripture: ;
Source: Tutmonda sonoro, vol. I, p. 55
Tune Information
Name: BEGINNINGS
Composer: Carlton Young
Copyright: La muziko (BEGINNINGS de Carlton YOUNG) estas © 1987 Hope Publishing Company.



Media
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us