88. Di' naskiĝis, forto falas

1. Di' naskiĝas, forto falas,
Mond-sinjoro nude tremas;
fajro frostas, brilo palas,
Senfinulon limoj tenas:
Fil' de gloro en mizero;
Vivon Morto jam strangolas.
Vort' karniĝis sur la tero,
inter ni kunloĝi volas.

2. Kio grandas pli ol tero?
Di' rezignas Sian ĝojon.
Ne plezuro, sed sufero
sekvas Lian homan vojon.
Por nin savi de l' kolero
kiel pek-ofer' Li rolas.
Vort' karniĝis sur la tero,
inter ni kunloĝi volas.

3. Li, en povra stal' naskito,
trogon havas, ne lulilon.
Brutoj staras ĉe la lito,
fojno kovras Dian Filon.
Malriĉuloj kun sincero
Lin salutas, Lin konsolas.
Vort' karniĝis sur la tero,
inter ni kunloĝi volas.

4. Levu manon, Di-infano,
nian karan landon benu,
ke konsil' al ni kaj sano
kaj per Vi bonfarto venu.
Vi fortigas en espero,
kiam Vi al ni parolas.
Vort' karniĝis sur la tero,
inter ni kunloĝi volas.

Text Information
First Line: Di' naskiĝis, forto falas
Title: Di' naskiĝis, forto falas
Polish Title: Bóg się rodzi, moc truchleje
Author: Franciszek Karpiński
Translator: Anonima
Reviser: Anonima
Language: Esperanto
Topic: Christmas
Source: Esperanto version in Ni vivu, 1985, rev. in Adoru #233
Notes: The Esperanto is probably translated from the Polish, but the page says via English "God is born, great powers tremble".
Tune Information
Name: BÓG SIĘ RODZI
Composer: Anonima pola melodio
Collector: Michal Marcin Mioduszewski
Source: Anonymous Polish melody, in Michal Marcin Mioduszewski's collection, 19th century



Media
MIDI file: Bog Sie Rodzi

Suggestions or corrections? Contact us