91. Ding dong! Plenas en ĉiel'

1. Ding dong! Plenas en ĉiel'
Jubilo sonorila.
Ding dong! Venas de l' anĝel'
Sciig' ĉiel-kreviga.

Glo------------------------------ria,
Hosana in excelsis!
Glo------------------------------ria,
Hosana in excelsis!

2. Sonu sube tie ĉi
El kirko-tur' sonoro.
Kantu l' tuta eklezi',
Popolo kaj pastoro.

Glo------------------------------ria,
Hosana in excelsis!
Glo------------------------------ria,
Hosana in excelsis!

3. Via preĝo en maten':
La sonoril-muziko.
En vespero via ben':
Bel-rima glor-kantiko.

Glo------------------------------ria,
Hosana in excelsis!
Glo------------------------------ria,
Hosana in excelsis!

Text Information
First Line: Ding dong! Plenas en ĉiel'
Title: Ding dong! Plenas en ĉiel'
English Title: Ding Dong! Merrily on High
Author: George Ratcliffe Woodward
Translator: Albrecht Kronenberger (1998)
Refrain First Line: Gloria, Hosana in excelsis!
Language: Esperanto; Latin (refrain)
Topic: Christmas
Source: Ad 208
Notes: Rim. pri la prononco: La literoj "ng" en "Ding dong" reprezentas unuopan parolsonon, ne du. La internacia fonetika simbolo de tiu sono estas "ŋ", kaj ĝi respondas al la angla "ng" en "singer" (sed ne en "finger"), la svahila "ng'ombe", la unua gamao en greka "αγγελος", la fiĝia "Sigatoka" ktp. Se vi ne konas tiun sonon, aŭ se ĝi estas por vi malfacila, kantu prefere "Din don!" anstataŭ "Ding dong!" Kantu la latinan vorton "Gloria" ĉefakcentante la finan noton de la "o"; kaj prononcu "excelsis" "ekŝelsis".
Tune Information
Name: BRANLE DE L' OFFICIAL
Source: Traditional French melody



Media
MIDI file: Branle de l'Official
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us