111. Dum nokt' silenta kantas la ĉiel'

1. Dum nokt' silenta kantas la ĉiel'.
Vekas paŝtistojn vortoj de l' anĝel':
Tuj leviĝu rapideme,
iru rekte Betleĥemon,
Dion vidos vi, Dion vidos vi.

2. Trovis paŝtistoj laŭ anĝela kant'
Lokon naskiĝan de la Di-infan'
kaj adoris Lin bonkore
kiel sian Di-Sinjoron
en la stala trog', en la stala trog'.

3. Kristo, saluton, nia Di-Mesi'!
Milojn da jaroj Vin atendis ni.
Vin profetoj vidi volis,
sed hodiaŭ Vi konsolis
nin per Via ven', nin per Via ven'.

Text Information
First Line: Dum nokt' silenta kantas la ĉiel'
Title: Dum nokt' silenta kantas la ĉiel'
Polish Title: Wśród nocnej ciszy
Author: Anonima
Translator: Henryk Paruzel
Language: Esperanto
Topic: Christmas
Source: Ad 227
Tune Information
Name: WŚRÓD NOCNEJ CISZY
Collector: Michał Marcin Mioduszewski



Media
MIDI file: Wśród nocnej ciszy
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us