167. Haleluja! Haleluja! En sanktega ĉanta ŝvel'

1. Haleluja! Haleluja!
en sanktega ĉanta ŝvel'
la anĝela kanto sonu
el la templo en ĉiel';
Saltu montoj pro gajeco,
valoj eĥu je l' sonor'
de hosanoj en la alto
al Jesuo, la Sinjor'!

2. Haleluja! Haleluja!
Kvazaŭ suno el mar-ond'
Li leviĝis en triumfo
El senlumo de la tomb'.
Sopirato de l' nacioj,
Lampo de la tag' sen fin',
La Sinjoro mem de Gloro,
Li hodiaŭ levis Sin.

3. Haleluja! Haleluja!
Levu ankaŭ nin el sort'
De vivado ĉi korupta
Al la vivo preter mort'.
Vian gloron ni ricevu
Post la fino de l' epok',
Kiam la mortintojn vekos
La trumpeta forta vok'.

Text Information
First Line: Haleluja! Haleluja! En sanktega ĉanta ŝvel'
Title: Haleluja! Haleluja! En sanktega ĉanta ŝvel'
English Title: Alleluia! Alleluia! Let the holy anthem rise
Author: Edward Caswall
Translator: Ros' Haruo
Language: Esperanto
Topic: Easter
Tune Information
Name: HOLY ANTHEM
Source: Anonymous traditional melody



Media
MIDI file: Holy Anthem
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us