168. Hastu, Cion'! Plenumu la mision

1. Hastu, Cion'! Plenumu la mision,
Ĉiun sciigu: Dio estas Lum';
Ne volas Li, kreinte la naciojn,
Ke iu ajn pereu en nigrum'.
Diru novaĵon, novaĵon pri pac',
Pri Krist' Jesuo kaj redempta Dia grac'!

2. Diru al ĉiu lingvo, ĉiu gento,
Ke l' Eternulo, Dio, estas Am'.
Ke sur la kruc' Li mortis en turmento
Por ĉiujn savi, estu la proklam'.
Diru novaĵon, novaĵon pri pac',
Pri Krist' Jesuo kaj redempta Dia grac'!

3. Sendu gefilojn* ĉien sur la tero;
Ilin subtenu en la sankta task',
Preĝu, ke ĉiun trafu Dia vero,
Ke l' tuta mondo ĝoju pro la Pask'!
Diru novaĵon, novaĵon pri pac',
Pri Krist' Jesuo kaj redempta Dia grac'!

* aŭ heroldojn

Text Information
First Line: Hastu, Cion'! Plenumu la mision
Title: Hastu, Cion'! Plenumu la mision
English Title: O Zion, haste, thy mission high fulfilling
Author: Mary Ann Thomson, 19th cent.
Translator: Ros' Haruo (1999)
Language: e
Scripture:
Topic: To all nations; Missionary activity
Tune Information
Name: TIDINGS
Composer: James Walch, ca. 1875



Media
MIDI file: Tidings
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us