182. Ho, mi vidis mem la gloron (Batal-Himno de la Respubliko)

1. Ho, mi vidis mem la gloron de l' venado de l' Sinjor':
Li elserĉas la pekulojn nun kun plej indigna kor';
Li malligos sian glavon en severa juĝa hor':
     Marŝadas Lia ver'!
   
      (post ĉiu strofo:)
Gloro, gloro, haleluja! Gloro, gloro, haleluja! Gloro, gloro, haleluja!
      Marŝadas Lia ver'.

2. Jen mi vidis la Sinjoron en la fajroj de l' tendar';
En malseka ros' vespera, ĉiam staris la altar'.
Jes, mi legos la kondamnon per flagrantaj lampoj, ĉar
      Marŝadas Lia ver'!

3. Jes, mi legis sanktan skribon en multvica armilar':
"Kiel vi al la pekuloj, faros mi al la homar'."
La Heroo, la Savanto, la serpenton venku ĉar
      Marŝadas Lia ver'!

4. Li sonigis la trumpeton, vokon ne reprenos Li:
Ĉe la sankta juĝa seĝo provos korojn Li al ni;
Ho vigliĝu nun animo, jam respondu ĝoje mi:
      Marŝadas Lia ver'!

5. Jen la sankta Virgulino naskis Kriston trans la mar',
Kun la gloro en la brusto, ke ŝanĝiĝu la homar'.
Kiel Li per mort' sanktigis, ni per viv' malligu, ĉar
      Antauen marŝas Di'!

Text Information
First Line: Ho, mi vidis mem la gloron
Title: Ho, mi vidis mem la gloron (Batal-Himno de la Respubliko)
English Title: Battle Hymn of the Republic
Author: Julia Ward Howe (1861)
Translator: Ann E. Beatty, 20th c.
Language: Esperanto
Topic: Holy Warfare
Source: DBR
Notes: Sing to JOHN BROWN'S BODY, Anonymous US camp-hymn tune, ca. 1850
Tune Information
(No tune information)



Media
MIDI file: John Brown's Body

Suggestions or corrections? Contact us