216. Iru, diru sur la montoj

1. Dum estis mi lernanto, serĉadis mi sen ĉes'
Mi petis Dian helpon, kaj venis la sukces'.

Iru, diru sur la montoj, trans la montetoj kaj kie ajn,
Iru, diru sur la montoj: Naskiĝis nia Jesu'.

2. Ĉe-grege la paŝtistoj deĵoris sub la lun',
Jen el la alt' ĉiela ekbrilis sankta lum'.

Iru, diru sur la montoj, trans la montetoj kaj kie ajn,
Iru, diru sur la montoj: Naskiĝis nia Jesu'.

3. Li faris min gardisto sur alta urba mur',
Kaj se kristan' mi estas, la plej malgranda nur.

Iru, diru sur la montoj, trans la montetoj kaj kie ajn,
Iru, diru sur la montoj: Naskiĝis nia Jesu'.

4. Vidinte tiun lumon, sin klinis ili al
La Eternul' kaj kune forkuris al la stal':

Iru, diru sur la montoj, trans la montetoj kaj kie ajn,
Iru, diru sur la montoj: Naskiĝis nia Jesu'.

Text Information
First Line: Dum estis mi lernanto, serĉadis mi sen ĉes'
Title: Iru, diru sur la montoj
English Title: Go, tell it on the mountains
Translator: Ros' Haruo (2001)
Refrain First Line: Iru, diru sur la montoj
Language: Esperanto
Topic: Christmas
Source: Traditional US Negro Spiritual, 19th century
Tune Information
Name: GO TELL IT
Source: Traditional US Negro Spiritual, 19th century



Media
MIDI file: Go Tell It
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us