Text:VENI CREATOR
Translator:A. L. Curry

6. VENI CREATOR

Kreinto Sankta, la Spirit'
  Lumigu ĉiun per vizit',
Per ĉielfajro, ni petas Vin,
  Plenigu, Inspiranto, nin.

De Dio estas Vi la don',
  La Font' de vivo kaj admon' ;
Lumigu al la petantar'
  Okulojn blindajn en erar'.

Vizaĝojn, ho, ĝojigu, Di',
  Abunde Via grac' al ni ;
La malamikojn pelu for,
  Kaj donu pacon, ho Sinjor'.

El ambaŭ, kiel unu, Vin
  Kun Patro, Fil', sciigu nin ;
Por ke la tem' sen variant'
  Tra l' aĝoj estu nia kant' :

Laŭdata estu la merito
De l' Patro, Filo kaj Spirito.      Amen.

Text Information
First Line: Kreinto Sankta, la Spirit'
Title: VENI CREATOR
Translator: A. L. Curry
Language: Esperanto
Publication Date: 1923
Source: Himnoj, A. kaj M., 157
Tune Information
(No tune information)



Suggestions or corrections? Contact us