Instance Results

In:instances
Text Identifier:"^ghoje_ghoje_ni_vin_gloras$"

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 1 - 2 of 2Results Per Page: 102050

Ĝoje, ĝoje ni Vin gloras

Author: Henry van Dyke; Leland Bryant Ross Hymnal: Adoru #466 (2001) Hymnal Title: Adoru Languages: Esperanto Tune Title: ->597 «Homoj, kantu ĝojokanton»
TextAudio

Ĝoje, ĝoje ni vin gloras

Author: Henry van Dyke; Ros' Haruo, ĉ. 1997 Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #157 Hymnal Title: TTT-Himnaro Cigneta Lyrics: 1. Ĝoje, ĝoje ni vin gloras, granda Di', reganta Am': Koroj antaŭ vi ekfloras, kvazaŭ sub la suna flam'! Ekforfandu tristajn nubojn, pek-obskuron pelu for! Scio anstataŭu dubojn : iluminu nin, Sinjor'! 2. Viaj verkoj vin ĉirkaŭas ĝoje : tero kaj ĉiel' Vin spegulas, ade laŭdas ĉiu stelo kaj anĝel'. Kampo, bosko, valo, monto, flora bedo, ŝaŭma ond', Ĉanta birdo, akva fonto — kun ni laŭdas tuta mond'. 3. Ĉiam donas kaj pardonas, benas kaj benatas vi. Ĝoj-naskanto, ni vin konas, fonto de l' viv-harmoni'. Patras Dio, fratas Kristo : ĉies amon estras Di'. Nin amigu, Instruisto! Levu nin al ĝoj' ĉe vi! 4. Kantu, homoj, dum laŭdegas la stelaro de l' maten': Patra amo ĉion regas, homojn ligas am-katen'. Kantadante marŝu kune; ni la venkon gajnis jam! Ĝojmuziko gvidas sunen, himno de triumfa Am'! Topics: Joyous praise Languages: Esperanto Tune Title: HYMN TO JOY

Export as CSV