Instance Results

In:instances
Text Identifier:"^ho_granda_dio_kiam_mi_rigardas$"

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 1 - 2 of 2Results Per Page: 102050

Du store Gud

Author: W. J. Downes; Carl Boberg, 1859-1940 Hymnal: Adoru kantante #30 (1971) Hymnal Title: Adoru kantante First Line: Ho granda Dio, kiam mi rigardas Languages: Esperanto Tune Title: DU STORE GUD
TextAudio

Ho granda Dio, kiam mi rigardas

Author: Carl Boberg; William John Downes, ca. 1966 Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #176 Hymnal Title: TTT-Himnaro Cigneta Lyrics: 1. Ho granda Dio, kiam mi rigardas la mirindaĵojn, kiujn kreis Vi, Kaj ke senĉese Via amo ardas por teni ĉion en plenharmoni', Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! 2. Pri Vi parolas la somera vento, kaj floroj odorantaj en kampar', Trilantaj birdoj en vespersilento, sennombraj voĉoj de la kreitar' — Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! 3. Miraklojn vidas mi en la Biblio, faritajn jam de tempo de Adam'; Dum ĉiuj jaroj de mondhistorio ne ĉesis Via gracoplena am'. Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! 4. Kaj kiam mi memoras pri la gloro de mia savo per la Krist-ofer', Mi klinas min kun adorad-fervoro, dankante Vin kun pura kor-sincer'. Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'! 5. Kaj fine falos ĉiuj tempvualoj, kaj bonvenigos nin Emanuel'; Ravege sonos la anĝel-ĥoraloj; ekĝuos mi la gloron de l' ĉiel'. Des pli mi laŭde gloros Vin per kant', kaj dankos Vin, ho bona Di'! Des pli mi laŭde gloros Vin per kant', kaj dankos Vin, ho bona Di'! Topics: Praise to God Scripture: Psalm 104:1 Languages: Esperanto Tune Title: O STORE GUD

Export as CSV