Author: Franciszek Karpinski; César David Von Gostomski; Adolf Burkhardt; Albrecht Kronenberger Appears in 2 hymnals Matching Instances: 1 Lyrics: 1. Kiam vekas nin aŭroro,
himnas jam, por Via gloro,
la ĉielo, tero, maro
kun la tuta kreitaro.
2. Se la hom', de Vi kreita
kaj pro Krist' de morto kvita,
sola sen laŭdkanto restus,
kia honto tio estus!
3. Tial mi, sub Via beno,
vekiĝante en mateno
tuj alvokas Vin sincere
por Vin, Dio, laŭdi vere.
4. Dum nin mem la dormo benis,
al aliaj morto venis.
Ni rehavas freŝan vivon,
do fortegan dank-motivon!
5. Ke koniĝu Via gloro,
danke vokas nia koro
ĉiutage, ĉiam same
kaj eterne. Amen. Amen.
6. Vin, ho Patro, mi adoru.
Vin, ho Filo, mi honoru.
Vin, Spirito Sankta, same
ĉiam kaj eterne. Amen. Used With Tune: PIEŚŃ PORANNA
Kiam vekas nin aŭroro