Author: Montagu Christie Butler; William T. Matson Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #13 Hymnal Title: TTT-Himnaro Cigneta First Line: Al la Patro Dia venu koro nia Lyrics: 1. Al la Patro Dia venu koro nia.
Preĝu kun humilo al li;
laŭdu lin kaj gloru, servu kaj adoru —
montris li kompaton por ni.
Ĉiam pli tie ĉi
sonu danko nia al la Patro Dia!
2. Nun al la Savanto per feliĉa kanto
danku ni sincere el kor':
donis li liberon, lumon kaj esperon,
malgajecon pelis li for.
Do kun ĝojo sur la vojo
levu ni la kanton, laŭdu la Savanton!
3. Sankta Dispirito! Venu laŭ invito,
en la koro loĝu ĉe ni.
Restu tie ĉiam, lasu nin neniam,
ke ni daŭre plaĉu al vi.
Helpu nin glori vin;
Venu laŭ invito, Sankta Dispirito! Topics: Trinity Languages: Esperanto Tune Title: ARNSBERG
Al la Patro Dia