P
1 Akve mi baptos vin laŭ la moro,
kiel Jesuon baptis Johan':
Signo de pento, kredodeklaro,
nasko-sigelo de la Kristan'.
K
2F Venu, kolombo, Dia Spirito,
brilu la akvo, tuŝu vi ĝin!
Ni el ĉielo aŭdu la voĉon:
"Jen mi vin amas, mia filin'!"
2M Venu, kolombo, Dia Spirito,
tuŝu la akvon per via bril'!
Ni el ĉielo aŭdu la voĉon:
"Jen mi vin amas, ho mia fil'!"
P:
3 Ĉu vi deziras sekvi Jesuon,
Vivi laŭeble laŭ lia vort',
Ami la homojn, porti la krucon,
Morti, kaj vivi spite al mort'?
B:
4 Jes, mi deziras sekvi Jesuon,
klare lin montri en mia mond',
enpraktikigi lian instruon,
jesi lin per tut-viva respond'.
P: (immerses B while singing v. 5)
5 Do en la nomo de nia Patro
kaj en la nomo de la Diid',
kaj nome de l' Spirito plej Sankta,
mi nun vin baptas laŭ Dia gvid'.
K
6 Ni vian bapton ĝoje atestas;
Gloras ni Dion, unu en tri;
Vian fratiĝon gaje ni festas:
Vin bonvenigas la eklezi'!
Source: Adoru: ekumena diserva libro #102