Batalas du reĝoj pri l' homa anim'

Representative Text

1. Batalas du reĝoj pri_l' homa anim'
Kaj celas ĝin fine reteni.
Kaj unu, li venas kun bona reĝim',
Eduke li volas ĝin beni.
La antagonisto, li estas trompant',
Konfuzas per flato, allogas per vant',
Kaj volas perfide kateni.

2. Jen unu: li estas la Sankta Spirit',
Venanta por doni vivgracon.
Li serĉas pekulojn kun arda invit'�
En Kristo ricevi korpacon.
Kaj jen, la alia, malbona en kor',
Komencas mensoge ĝis fina malglor'.
Malben' signis lian palacon.

3. Elektu do, homo, ĉar baldaŭ por pent'
Limtempo al vi jam ne restos.
Neniam paciĝu kun peko kaj tent',
Per tio vi vane investos.
Ĉar kion ne tuŝas eternoproksim',
Ho, tia al tero ligita anim'
Neniam ĉiele kunfestos.

4. Sed estas feliĉa la Diaŭskultant',
Trovanta la fonton de beno.
Al li donos gracon en plej riĉa kvant'
Jesuo post juĝa reveno.
Ho, Sankta Spirito, per via instru'
Mi lernu rigardi tra ĝena influ'
Al Krist' en ĉiela Edeno.

Source: TTT-Himnaro Cigneta #46

Author: A. T. Strömberg

(no biographical information available about A. T. Strömberg.) Go to person page >

Translator: Åke Ahlrén

A Swede, Åke Ahlrén worked for an engineering firm. Thirteen translations and one original hymn text in Adoru Kantante (1971), of which he was one of the editors. Thirteen texts in Adoru. Born May 25, 1918, died April 6, 2014. Lived his entire life in Stockholm and its suburbs. Go to person page >

Text Information

First Line: Batalas du reĝoj pri l' homa anim'
Swedish Title: Två väldiga strida
Author: A. T. Strömberg (1883)
Translator: Åke Ahlrén (1950)
Language: Esperanto

Instances

Instances (1 - 1 of 1)
TextAudio

TTT-Himnaro Cigneta #46

Suggestions or corrections? Contact us