Ĉeestu, fiduloj, ĝojaj, triumfantaj

Representative Text

1. Ĉeestu, fiduloj, ĝojaj, triumfantaj,
Venu, ho venu vi al Betlehem'!
Vidu naskitan Reĝon de anĝeloj!
Vi estu adorata, Vi estu adorata,
Vi estu adorata, la Sinjor'.

2. Venas paŝtistoj pro anĝela kanto,
Ĉe stala trogo pie klinas sin;
Ankaŭ rapidu ni per ĝoja paŝo:
Vi estu adorata, Vi estu adorata,
Vi estu adorata, la Sinjor'.

3. Stele gvidite, donas la saĝuloj
Oron, incenson, mirhon nun al li:
Ni same donu amon kaj fidelon:
Vi estu adorata, Vi estu adorata,
Vi estu adorata, la Sinjor'.

4. Gloron eternan de l' eterna Patro
Vidas sub karno vualitan ni—
Dion-infanon, vinde envolvitan:
Vi estu adorata, Vi estu adorata,
Vi estu adorata, la Sinjor'.

5. Kristo, por ni kuŝanta sur la fojno,
Laŭdon kaj dankon ricevadu vi:
Al amo tia, kiu ne respondus?
Vi estu adorata, Vi estu adorata,
Vi estu adorata, la Sinjor'.

Source: TTT-Himnaro Cigneta #66

Translator: M. Milsom

(no biographical information available about M. Milsom.) Go to person page >

Text Information

First Line: Ĉeestu, fiduloj, ĝojaj, triumfantaj
Translator: M. Milsom
Language: Esperanto
Refrain First Line: Vi estu adorata, Vi estu adorata

Instances

Instances (1 - 1 of 1)
TextAudio

TTT-Himnaro Cigneta #66

Include 1 pre-1979 instance
Suggestions or corrections? Contact us