Tack, o Gud, för vad som varit

Dankon, Di', por via dono jam pli frue tie

Tune: TACK, O GUD
Published in 2 hymnals

Audio files: MIDI

Representative Text

1. Dankon, Di', por Via dono jam pli frue tie ĉi
kaj por Via sama bono en la horo nun ĉe ni.
Dankon por printempa varmo kaj malhelo de l' aŭtun',
por jam forgesita larmo, kaj por paco mia nun.

2. Dankon por la malkaŝita kaj la manka interpret',
por la preĝo respondita kaj la rifuzita pet'.
Dankon por la viv-mistero kaj por help' en la bezon',
por la grac' kaj ĝia vero, por la paciganta tron'.

3. Dankon por la vivĉielo kaj la nub' sur ĝia fon',
por la Dia suna helo, ankaŭ por la nigra ton'.
Dankon por la tent', batalo, kaj por plenumita rev',
por la graco en fatalo, por la peto sen ricev'.

4. Dankon por la roza krono kaj la dornoj apud ĝi,
por ŝtuparo al la trono kaj ĉiela hejmo, Di'.
Dankon por la krucsufero kaj por fina beatec',
Por la respondita ero, por la tuta eternec'.

Source: TTT-Himnaro Cigneta #83

Text Information

First Line: Dankon, Di', por via dono jam pli frue tie
Title: Tack, o Gud, för vad som varit
Publication Date: 1971
Copyright: This text may still be under copyright because it was published in 1971.

Instances

Instances (1 - 1 of 1)
TextAudio

TTT-Himnaro Cigneta #83

Include 1 pre-1979 instance
Suggestions or corrections? Contact us