Adoru kantante #57
Display Title: Brightest and best First Line: Filo plej hela de horo matena Tune Title: Epiphany Hymn Date: 1971
Adoru kantante #57
1. Filo plej hela de horo matena,
Al ni aperu ĉe l' ruĝ-horizont';
Stel' orienta, heroldo tag-vena!
Gvidu al nia infana Savont'.
2. Sur la lulilo ros-gutoj briladas,
Kuŝas la Bebo en stal' de bovar';
Sed la dormanton anĝeloj gardadas,
Estron kaj Reĝon de l' tuta homar'.
3. Kio plej plaĉos al nia Savonto?
Spicoj Edomaj kaj luksa ofer'?
Perloj de l' maro, aŭ gemoj de l' monto,
Mirho arbara aŭ oro de l' ter'?
4. Vane ni celus per tia adoro
Gajni favoron de Li — Eternul' :
Li plej deziras la servon de l' koro,
Preĝon vidvinan kaj de malriĉul'.
5. Filo plej hela de horo matena,
Lumu al ni ĉe la ruĝ-horizont';
Stel' orienta, heroldo tag-vena!
Gvidu al nia infana Savont'.
Source: TTT-Himnaro Cigneta #141
First Line: | Filo plej hela de horo matena |
Title: | Brightest and best |
Publication Date: | 1971 |
Copyright: | This text may still be under copyright because it was published in 1971. |