
Author: Friedrich Heinrich Ranke, ca. 1820; Guido Holz Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #160 Lyrics: 1. Ĝoju, ho Filino de Cion',
Ho, jubilu laŭte vi, Jerusalem'!
Vidu, via reĝo venas nun al vi,
Vere jen alvenas Princo de la Pac'.
Ĝoju, ho Filino de Cion',
Ho, jubilu laŭte vi, Jerusalem'!
2. Hosiana, Filo de David',
Por Via popolo beno estu Vi!
Regnon ĉiam-daŭran Vian fondu nun,
Hosiana gloro estu en ĉiel'!
Hosiana, Filo de David',
Por Via popolo beno estu Vi!
3. Hosiana, Filo de David',
Ĉiuj ni adoras Vin, ho milda reĝ'!
Staros por eterne Via paca tron',
Ho amata Filo de la Patro-Di'.
Hosiana, Filo de David',
Ĉiuj ni adoras Vin, ho milda reĝ'! Topics: Advent Scripture: Isaiah 62:11 Languages: Esperanto Tune Title: MACCABAEUS
Ĝoju, ho Filino de Cion'