
Author: Oliver Wendell Holmes; Janet Caw Appears in 8 hymnals Lyrics: 1. Dio, reĝanta en ĉiel',
Ni vidas vin en sun' kaj stel';
Centro, anim' de ĉiu sfer',
Sed kun ni ankaŭ sur la ter'.
2. Suno de l' vivo! Hele vi
Vojon lumigas antaŭ ni.
Stelo de l' nokto! Via glor'
Esperon donas al la kor'.
3. Noktmezo, se vi kaŝas vin;
Tago, se vi surbrilas nin.
Arko ĉiela, via ben';
Kaj nia peko, nubkurten'.
4. Dio de ĉio sur la ter',
Fonto de lumo, amo, ver',
Antaŭ majesta Via tron',
Malhela estas ĉiu kron'.
5. Per vero liberigu nin;
Kun ardo ni adoru vin;
En ĉiu koro brulu flam'
De sankta elĉiela am'. Topics: Wisdom and Goodness of God Scripture: Psalm 150:1 Used With Tune: MARYTON Text Sources: AK 26 = HE 15
Dio, reĝanta en ĉiel'