
 
	
	
	
			
	
		Author: Elizabeth C. Clephane; Clarence Bicknell; Ros' Haruo Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #139a Lyrics: 1. Feliĉe kuŝis la | naŭdek | naŭ
     en la | paco | de l' ŝa|fej':
sed unu tamen va|gadis | for
     sur la monta | sova|ĝej',
silento for de la ora | pordo, | for
     de la zorgo | de l' Paŝ|tis|ta | kor'.
2. "Ĉu ne sufi—ĉas, | ho Sin|jor',
     la | naŭdek | naŭ kun | vi?"
"El mia ŝafa—ro | unu | nun
     perdiĝis," res|pondis | li:
"Sur la roka vojo kaj | nuda | ter'
     Mi ĝin serĉos, kaj | savos | el | mi|zer'.
3. Sed la ŝafo ne sciis pri l' akvo-flu',
      pri la nigra nokta voj';
nek pri la lon—ga serĉ-vagad'
     ĝis venis la trovo-ĝoj'.
silento Sonis malforta senhelpa kri',
     kaj en la dezerto ĝin aŭdis li.
4. "De kie venis la ruĝa sang'
     sur la kruta mont-dekliv'?"
"La bona paŝtisto donis ĝin
     por savo de l' ŝafa viv':
Lin ŝiris dornoj kaj ŝtona ter',
     sed li ne atentis pri danĝer'.
5. Kaj el la sova—ĝa montegar',
     kaj el la rokaj valoj, kri'
leviĝis al la ĉiela pord':
     "La perditon retrovis mi";
kaj eĥis responde anĝela ĥor'
     la ĝojon de l' Paŝtista kor'.
                         Amen. Topics: Jesus The Good Shepherd Scripture: Matthew 18:14 Tune Title: PASTOR 
			
	Feliĉe kuŝis la naŭdek naŭ