If you regularly use Hymnary.org, enhance your experience with Hymnary Pro—ad-free browsing plus powerful tools for planning, discovery and customization.
1. Jen mia preĝo, Dio de l' nacioj,
Ke venu paco al la tuta ter';
Jen mia hejmo, lando de la koro.
Sanktejo mia, revo kaj esper'.
Sed same batas koroj alilande,
Kun samaj revoj, amo al liber'.
2. Kaj tie same verdas trifolio;
Ĉielo bluas kiel mara ond';
La sama suno lumas al pinarboj.
Kaj oceano brilas en respond'.
Ho Eternulo, aŭdu mian preĝon,
Kaj donu pacon al la tuta mond'.
3. Ĉiela Patro, venu via regno!
Tra l' tuta tero regu via leĝ'.
En unueco ĉiuj vin servadu,
Leviĝu Krist', la tuthomara Reĝ'!
Al vi mi donas min kun danka koro;
“Fariĝu via vol'!” — Jen mia preĝ'.
Display Title: Jen mia preĝo, Dio de l' naciojFirst Line: Jen mia preĝo, Dio de l' naciojAuthor: Georgia Harkness, ĉ.; Lloyd Stone; Montagu Christie ButlerSubject: Frateco Internacia (International Brotherhood) |Source: Himnaro Esperanta #203
It looks like you are using an ad-blocker. Ad revenue helps keep us running.
Please consider white-listing Hymnary.org or getting Hymnary Pro
to eliminate ads entirely and help support Hymnary.org.