Author: John Greenleaf Whittier; Montagu Christie Butler Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #203 First Line: Hom-frato, amu kore fraton vian! Lyrics: 1. Hom-frato, amu kore fraton vian!
Ĉar paco fontas el la kompatem'.
Adori estas: ami fraton sian;
Himnado, preĝ': rideto, bon-farem'.
2. La religio, kiun Kristo konas,
Al kor-rompitoj venas kun esper';
Perditojn trovas; helpon ame donas
Al orfoj kaj vidvinoj en mizer'.
3. Sekvadu do al sankta la ekzemplo
De Lia bon-farado kaj hom-am'.
La mondo estos vasta Dia templo;
La tuta vivo: ĝoja danko-psalm'.
4. Milito mortos tiam de la tero,
Katenoj krevos per la Dia grac'.
Fortretos am' la fajron de kolero,
Kaj tie plantos arbon de la pac'. Topics: Human Brotherhood; Unity and Peace Scripture: Ephesians 5:1-2 Languages: Esperanto Tune Title: LONDONDERRY AIR
Hom-frato, amu kore fraton vian